Supre ŝiras la ĉielon muĝa flug' sovaĝansera, ŝtonoporte al dezerto penas homa trup' mizera, hejme ploras la infanoj, la edzino malespera. Al la lag' la birdoj flugas, ekripozi jam bezonas, ne ripozas homoj povraj, ili murojn mil masonas, trudlaboron fiksas leĝo, kaj kabanon kiu donas? Forflugante, la anseroj krias triste tra nebuloj, la laboron trudan metas saĝa skribo kaj reguloj, senrespekta via plendo, tial batas vin stultuloj. |